Iloj por socie egalaj homoj, home malsamaj kaj tute liberaj.

Komun.org estas kunlaborema teamo de scipovaj homoj pri malsamaj teknikaj areoj: sekureco, reto, bloko-ĉeno (angle blockchain), grafika dezajno kaj video-eldonado, reteja dezajno, ap-kreado, ktp... por servi la komunan bonon. Ni ĉiam uzas liberan programaron, tio estas nerezignebla aspekto, ĉar niaj iloj ankaŭ estas politikaj.

Se vi estas parto de kunlabora projekto, esperanta aŭ ne, kaj havas ideojn kaj celojn, kiujn povas kontribui por plibonigi la bonan mondon, ni povas helpi vin. Nur diru al ni, kion vi bezonas, kaj ni serĉos la plej bonan vojon por fari ĝin kontraŭ justa kontribuo. Aŭ kiu scias? Se via projekto enamigas nin, ni faros ĝin tute altruiste.

Ĉi tiuj estas areoj, en kiuj ni specialiĝas:

Afinecoj:

Komun.org estas memstara kooperativo por la komuna servo. Ni kunlaboras kun la projekto [Faircoop] (https://fair.coop/eo) Tera koopera ekosistemo por justa ekonomio . Tial ni akceptas [FairMonon] (https://fair-coin.org), la ekologia valuto por justa ekonomio. Ni ankaŭ estas malfermitaj al kunlaboro kun iu ajn organizaĵo aŭ grupo kun etikaj valoroj, esperantistaj grupoj, ekologiaj, solidaraj kaj rilataj al la komuna bono. Se vi volas helpi nin, ni akceptas fairmonajn donacojn ĉe la adreso:

faMvnv6q5PZ1yG6v5XqG3rnbCQ8aQRJPQv

Ni ankaŭ akceptas:

MyriadCoin: MV6v8SqpsgU6qiH4DNb1wSR789JLXSACy1

Bitcoin: 1AH6HCh4bVN5fMx8v8csiinhAzxKGeNpr2

Litecoin: LdZF66p59QFNMdnnw79a2m5LGJmgu91xtG

kaj aliaj kriptokurrencoj:

Por alia valuta donaco aŭ por kunlabori, bonvolu kontakti nin.

Trajtoj:

Ni estas kunlabora teamo plurfaka, mem-mastrumita kaj rilata al la komuna bono. Ni ŝatas labori kune, disvolvi utilajn ilojn, uzi kaj krei liberan programaron, kaj ankaŭ faciligi la vojon al pli bona mondo de teknologio kaj praktikaj projektoj. Ni ne ŝatas burokratismon, manktravidebleco, organiza vertikaleco, potencaj roloj aŭ malŝpari tempon en tortuaj manieroj. Ni estas memstaraj, liberaj, gajaj kaj anarkiaj. Ni faras aferojn, ne sensencaĵojn.

Kial estas multaj K?

Ni kredas, ke homoj povas interkompreni unu la alian, se estas volo kaj ni profunde respektas ĉiujn lingvojn. Pro tio, ni sentas specialan amon por Esperanto, helpa lingvo, kies celo estas, ke ĉiuj homoj povas esti komprenitaj simple kaj efike, respektante ĉiujn denaskajn lingvojn de la mondo. Tiel, same en la filmo "La Granda Diktatoro", estas multaj vortoj en Esperanto en nia retejo kaj il-nomoj. La fina celo estas, ke ni povu kompreni unu la alian.

Kunlaboras nuntempe kun Komun.org: